Kiam vi lanĉas la ludon la unuan fojon, aperos ekrano simile al la suba. Ĝi petulos kontrolkodon. Tia procedo certigas, ke vi uzas la ĝustan version de la Manlibro pri Maldanĝerigo de Bomboj.
La kontrolkodo troviĝas ĉe la ĉefpaĝo de la Manlibro pri Maldanĝerigo de Bomboj. Eblas printi aŭ elŝuti ĉi tiun version de la Manlibro por daŭre uzi ĝin dum ludado, ĝis la ludo postulos novan version.
Kiam nova versio de la Manlibro pri Maldanĝerigo de Bomboj disponebliĝas, necesos denove malŝlosi la ludon per la nova kontrolkodo. Tiel facile certeblas, kiam necesos reprinti aŭ reelŝuti novan version de la Manlibro pri Maldanĝerigo de Bomboj.
«Daŭre Parolu, por ke Neniu Eksplodu» estas senreta socia distra ludo por du aŭ pli kunludantoj. La celo de la ludo estas maldanĝerigi bombon antaŭ la tempo finiĝas uzante la instrukciojn en la Manlibro pri Maldanĝerigo de Bomboj.
Unu ludanto, per virtuala realeco, roliĝas kvazaŭ Bombo-Maldanĝerigisto. Ĉiuj aliaj ludantoj roliĝas kvazaŭ Spertuloj, kiuj devas uzi la Manlibron pri Maldanĝerigo de Bomboj por gvidi la Maldanĝerigiston tra la defia tasko maldanĝerigi bombon.