La Esperanto-traduko nur disponeblas sur la sekvaj platformoj: Windows, Mac, Linux, Oculus Quest, iOS, Android

Keep Talking and Nobody Explodes

Steel Crate Games®

Elektu vian aparaton:

PC/Mac/LinuxOculus Rift/HTC ViveOculus Quest

Kiel malŝlosi la ludon?

Kiam vi lanĉas la ludon la unuan fojon, aperos ekrano simile al la suba. Ĝi petulos kontrolkodon. Tia procedo certigas, ke vi uzas la ĝustan version de la Manlibro pri Maldanĝerigo de Bomboj.

Screenshot of Verification Screen

La kontrolkodo troviĝas ĉe la ĉefpaĝo de la Manlibro pri Maldanĝerigo de Bomboj. Eblas printi aŭ elŝuti ĉi tiun version de la Manlibro por daŭre uzi ĝin dum ludado, ĝis la ludo postulos novan version.

Title page of the Bomb Defusal Manual

Kiam nova versio de la Manlibro pri Maldanĝerigo de Bomboj disponebliĝas, necesos denove malŝlosi la ludon per la nova kontrolkodo. Tiel facile certeblas, kiam necesos reprinti aŭ reelŝuti novan version de la Manlibro pri Maldanĝerigo de Bomboj.

Ludo-Superrigardo

«Daŭre Parolu, por ke Neniu Eksplodu» estas senreta socia distra ludo por du aŭ pli kunludantoj. La celo de la ludo estas maldanĝerigi bombon antaŭ la tempo finiĝas uzante la instrukciojn en la Manlibro pri Maldanĝerigo de Bomboj.

Unu ludanto roliĝas kvazaŭ Bombo-Maldanĝerigisto. Ĉiuj aliaj ludantoj roliĝas kvazaŭ Spertuloj, kiuj devas uzi la Manlibron pri Maldanĝerigo de Bomboj por gvidi la Maldanĝerigiston tra la defia tasko maldanĝerigi bombon.

Bezonaĵoj

  1. Windows 7 aŭ pli alte por PC. Mac OS X 10.9 aŭ pli alte por Mac. SteamOS/Ubuntu 16.04 aŭ pli alte por Linukso.
  2. Eblas ludi per muso, tuŝplato aŭ ludregilo.
  3. Du aŭ pli ludantoj.
    • Ludu kune kun amikoj aŭ en la sama loko aŭ rete uzante vian plej ŝatatan voĉbabilsistemon.
    • Ĉia nombro da ludantoj povas partopreni kvazaŭ Spertuloj: estas ilia tasko kunlabori kiel efektiva teamo!
  4. Kopion de la Manlibro pri Maldanĝerigo de Bomboj surpapiere aŭ surekrane.

Regoj de la Maldanĝerigisto

Muso

Ludregilo

Reen